Студопедия

КАТЕГОРИИ:


Архитектура-(3434)Астрономия-(809)Биология-(7483)Биотехнологии-(1457)Военное дело-(14632)Высокие технологии-(1363)География-(913)Геология-(1438)Государство-(451)Демография-(1065)Дом-(47672)Журналистика и СМИ-(912)Изобретательство-(14524)Иностранные языки-(4268)Информатика-(17799)Искусство-(1338)История-(13644)Компьютеры-(11121)Косметика-(55)Кулинария-(373)Культура-(8427)Лингвистика-(374)Литература-(1642)Маркетинг-(23702)Математика-(16968)Машиностроение-(1700)Медицина-(12668)Менеджмент-(24684)Механика-(15423)Науковедение-(506)Образование-(11852)Охрана труда-(3308)Педагогика-(5571)Полиграфия-(1312)Политика-(7869)Право-(5454)Приборостроение-(1369)Программирование-(2801)Производство-(97182)Промышленность-(8706)Психология-(18388)Религия-(3217)Связь-(10668)Сельское хозяйство-(299)Социология-(6455)Спорт-(42831)Строительство-(4793)Торговля-(5050)Транспорт-(2929)Туризм-(1568)Физика-(3942)Философия-(17015)Финансы-(26596)Химия-(22929)Экология-(12095)Экономика-(9961)Электроника-(8441)Электротехника-(4623)Энергетика-(12629)Юриспруденция-(1492)Ядерная техника-(1748)

Oriento




Ankoraŭ antaŭnelonge oni ne sciis, kiu estis la unua organizanto de Esperanto – movado en Fora Oriento de Rusio. Estis sciata nur la jaro – 1891, kiam estis fondita la unua Esperanto – societo. Laŭ la «Historieto de Esperanto de A. Fiŝer» tiu societo estis la unua ne nur en Fora Oriento, sed ankaŭ en Azio.

La persono, lanĉinta la unuajn kursojn de Esperanto en Vladivostok kaj Kamenj - Ribolov, estis Fjodor A. Postnikov, kiu post la fino de la milita lernejo en St.–Peterburgo komencis militservi en la Ussurijska Kozaka armeo. Antaŭ la forveturo al Fora Oriento li konatiĝis kun Ludovik Zamenhof, iniciinto de Esperanto, kaj ties lingvo, kiun li ne lasis la tutan vivon. Inter la unuaj membroj de la societo estis Viktor Lebren, la estonta sekretario de Leo Tolstoj. Dank’al tiu societo jam en 1892 pri Esperanto eksciis loĝantoj de Manĉurio.

La societo ekzistis nelonge kaj nur en Oktobro 1901 Fedor Postnikov post reveno el Peterburgo, kie li lernis en la Militinĝeniera akademio kaj la avaiadlernejo, sukcesis oficiale refondi la Esperanto - societon. La refondita societo iĝis la filio de la Peterburga societo «Espero», kiun Postnikov ĉefis dum 2 jaroj antaŭ alveno al Vladivostok (1897 – 1899). La filio konstistis el 28 personoj; inter kiuj estis multaj membroj al la Societo de Esploro de Amura Regiono (OIAK): N.M. Solovjov,

V.Ju. Petrovskij; F.L.Vilĉinskij, N.A. Palĉevskij, N.V. Kirilov k.a.

En Ĥabarovsko la loka filio de la Peterburga societo estis fondita en 1902 de S.F. Poljanskij.

Gvidante la Vladivostokan filion dum 5 jaroj Fjodor Postnikov klopodis disvastigi Esperanton pere de la fama japana verkisto Ftabatej Ŝimej (Hasegaŭa), kiu lernis Esperanton ĉe Postnikov kaj poste publikigis la unuan Esperanto - lernolibron por japanoj.

La domo de Postnikov en Vladivostoko situis sub monto en estinta strato Lazarevskaja (nun ĉi-tiu iome rekonstruita domo sub numero 99 situas en la strato Puŝkinskaja) Dum 6 jaroj la domo estis ankaŭ la loko de socia agado de Postnikov. Sur ĝia ekstera okcidenta flanko estis desegnita granda verda stelo sur blanka fono kiel simbolo de Esperanto.

Dum la Rusi - Japania milito (1904 – 1905) Fjodor Postnikov kiel la unua Komandanto de aernaviga parko projektis kaj konstrius la sferan aerostaton. Al ĝi oni donis nomon «Espero». En tiu ĉi tempo F. Postnikov kiel prezidanto de la loka Esperanto - societo aranĝis la koncert – balon, kies profitmonon uzis por plibonigo de financa stato de psikiatria hospitalo de la urbo Nikolsk - Ussurijsk. Post la fino de la milito la subkolonelo Postnikov pro la politikaj kaŭzoj rifuzis de la milita servo, vendis la tutan sian havaĵon kaj forveturis al Usono, kie li tre aktivis en multaj steroj, inkluzive de Esperanto.

Post la forveturo de F. Postnikov la societon gvidis la alia eminenta persono Vladimir Konstantinoviĉ Neupokojev, la estro de la Vladivostoka Mara Lernejo, en kiu Esperanto estis enigita de li kiel deviga studobjekto. En la lernejo ne estis portreto de la tiama rusa caro Nikolao II kaj anstataŭ ĝi pendis portreto de la Esperanto - kreinto d - ro L. Zamenhof. Sub la gvido de Neupokojev estis malfermitaj Esperanto – kursoj ĉe Popola Domo, Orienta Instituto, Vira gimnazio, Marista hospitalo, marhaveno.

En 1910 la societo iĝis memstara kaj ricevis propran ejon en Popola Domo. En Puŝkina teatro la societo aranĝis diversajn Esperanto - festojn. Precipe ofte inter gastoj oni povis ekvidi la kunfondinton kaj prezidanton de Manĉuria Esperanto - societo Nikolaj A. Kazi - Girej, eminenta civila inĝeniero de Ĉina Orienta fervojo, kiu en 1896 kaj 1912 tradukis 2 rakontojn de rusa verkisto Vsevolod M. Garŝin. En 1902 li publikigis en 7 eŭropaj lingvoj kaj Esperanto leteron por Esperanto, adresita al Geografia Societo en Antwerpen.

Pri la agado de Esperanto - societo verkis ne nur lokaj ĵurnaloj, sed ankaŭ Esperanto–gazetaro en Centra Rusio kaj eksterlande.

Post morto de V. Neupokojev (1912) la Vladivostokan societon «Espero» gvidis Aleksandr D. Pagirev, kiu ĝis tiu tempo gvidis Esperanto-societon en Kamenj - Ribolov. Li donacis al la Vladivostoka societo pli ol 150 Esperanto –librojn.

En la jaro 1914 la societon jam gvidis notario Ronald Vonago, ĉar A. Pagirev estis devigita ŝanĝi oficlokon. Ronald Vonago estris la societon ĝis la fino 1922. Dum tiuj templimoj la societon vizitis multaj landaj kaj eksterlandaj gastoj el Japanio, Ĉinio.

Dum la jaroj 1918 – 1920 la estonta fama verkisto Julio Baghy gvidis E- kursojn en la urboj Nikolsk - Ussurijskij kaj Vladivostok. Poste pri tiuj eventoj li verkis la facilan romaneton por esperanto-komencantoj «La verda koro».

La alia verkisto Vasilij Eroŝenko malgraŭ sia blindeco multe vojaĝis tra la mondo helpe de Esperanto. Vladivostokon li vizitis kelkfoje, en 1914, 1921, 1929, 1930, traveturinte al kaj el Japanio kaj Ĉucotko. Bonege posedante japanan lingvon V. Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn kaj iĝis fama inter la progresema japana literaturistaro.

En 1922 li prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.

En Fora Oriento komencis sian agadon ankaŭ alia fama esperantisto (ekde 1910) Innokentij Seriŝev, ortodoksa pastro kaj pedagogo. Havante 200 korespondantojn el 80 landoj, li sukcese vojaĝis tra la mondo, inkluzive Japanion, Ĉinion kaj Aŭstralion.

En 1922 li laboris en Manĉurio (Harbin) publikigis siajn verkojn en la “Geroldo de Azio”. En 1924 li fondis en Harbin Esperanto – eldonejon “Oriento”, kie estis presita en julio 1925 la ĵurnalo sub la sama titolo. En 1924 Seriŝev instruis Esperanton en Pekina Esperanto - lernejo. La 13 – an de Decembro, 1924 okaze de la naskiĝtago de L. Zamenhof li elpaŝis kun granda raporto pri la kunlabaro de Okcidento kaj Oriento.

En 1928 Seriŝev forveturis tra Japanio al Aŭstralio, kie dank’ al lokaj esperantistoj li trovis konvenan laboron

Lia fratino Varvara estis aŭtoro de la rimarkinda porinfana Esperanto lernilo “Verda steleto” (1928).

Esperanton oni disvastigis ne nur en la grandaj urboj kiel Vladivostok, Ĥabarovsk kaj Blagoveŝĉensk, sed ankaŭ en Ĉita, Ussurijsk, Ŝkotovo, Ĉernigovka, Ŝimanovsk, Nikolaevsk sur Amur, Zavitaja k. a.

Dum la revoluciaj jaroj (1917 – 1922) kaj poste Esperanton uzis kiel rimedon por monda proletara internaciismo tiuj famaj revoluciuloj kiel Vsevolod Sibircev, Konstantin Suĥanov, Jakov Kokuŝkin, Nikolaj Matveev (Bodrij). La ĵurnaloj “Krasnoje Znamja” (Ruĝa standardo) kaj «Juna komunisto» aperigis artikolojn pri novaj Esperanto – kursoj por laboristoj kaj lernejanoj, pri uzado de Esperanto en internacia edukado de Junularo. En 1932 en Ĥabarovsk estis fondita For–Orienta Sekretariato de Internacio de proletaj esperantistoj kun la partopreno de esperantistoj de USSR, Japanio, Ĉinio kaj aliaj landoj.

Kiel jam estas sciate, en la jaroj 1937 – 1938 la gvidantoj de Sovetia Esperantista unio estis arestitaj kaj Esperanto - movado en la lando disfalis.

Multaj Esperantistoj, trafinte en la koncentrejojn, uzis Esperanton kiel sekretan lingvon kaj savis unu la alian laŭ ebleco.

Nur post la dua mondmilito kaj precipe okaze de la Tutmonda festivalo de Junularo kaj studentoj en Moskvo (1957) Esperanto-movado en Sovetunio poiomete komencis kreski. Ekzemple, en Blagoveŝĉensk en 1958 estis eldonita la lernolibro de A. Kerner “Esperanto en 12 lecionoj”. En Fora Oriento prelegis pri Esperanto lektoroj de la societo “Scio”. Estis rerajtigitaj liberigitaj iomaj esperantistoj. Poste entuziastoj de esperanto lanĉis esperanto - kursojn kaj fondis klubojn kaj societojn en Petropavlovsk - Kamĉatskij (1975), Vladivostok (1980), Magadan, Ĥabarovsk (1981), Aldan (1990).

La komuna Esperanto - organizo en Fora Oriento de Rusio tiam ne ekzistis, pro tio la kluboj agadis memstare. Ekzemple, en 1984 Vladivostokaj esperantistoj enkadre de Scienca Studenta konferenco ĉe la Supera Mar - Naviga lernejo aranĝis la sekcion “Interlingvistiko kaj Internacia Edukado”, kiun patroprenis esperantistoj el Tomsk, Samara kaj Krasnojarsk. En 1985 Vladivostokaj esperantistoj organizis la Internacian ekspozicion de Infana desegnaĵo.

En 1990 okazis du regionaj Esperanto - renkontiĝoj- maje en Vladivostoko kaj novembre en Ĥabarovsk, kie oni decidis fondi la Asocion de For-orientaj esperantistoj. Poste estis lanĉita la koncerna bulteno “Kuriero”.

Estis aranĝitaj post longa interrompo ankaû eksterlandaj renkontiĝoj: 1990, vizito de «Oomoto» – karavano al Ĥabarovsk, Naĥodka kaj Vladivostok; 1992 – Internacia Simpozio «Pacifiko: Lingvo. Kulturo. Kunlaboro», (Vladivostok) kun partopreno de Esperantistoj el Japanio, Ĉinio kaj Koreio. Inter rusianoj estis gastoj el Moskvo, Magadano, Petropavlovsk - Kamĉatskij, Komsomolsk- ĉe- Amuro, Aldan kaj Vladivostok.

Ekde 1990 vigliĝis ligoj inter japanaj kaj for – orientaj esperantistoj. Okazis reciprokaj vizitoj de la delegacioj inkluzive de la infanoj (1990, 1993, 1995) Laŭ invito de Hokkajdaj esperantistoj kelkaj membroj de la Esperanto-klubo «Pacifiko» partoprenis la 85,91-ajn Japanajn kaj 62,64,66,68-ajn Hokkajdajn Esperanto - kongresojn en 1998, 2000,2002 kaj 2004.

La eksprezidanto de Vladivostoka Esperanto-klubo Sergej Anikeev, instruante en Hakodate-filio de For-Orienta Ŝtata Universitato samptempe gvidis E-kursojn por japanoj. Poste grupo de la entuziastoj fondis Esperanto-rondeton, kiu ĝemeliĝis kun Vladivostoka Esperanto-klubo en 1998. La Hokkajdaj esperantistoj vizitis en 1999 Vladivostokon, Ĥabarovskon, en 2001 Vladivostokon kaj Naĥodkon, en 2003 Vladivostokon kaj partoprenis la 3-an, 4-an kaj 5-an Internaciajn kongresojn de Junaj sciencistoj kaj studentoj, organizitaj de For-Orienta Ŝtata Teknika Universitato, kie Esperanto estas instruata kiel nedeviga studobjekto por studentoj de la 3-a kurso kaj por studentoj de Supera popola lernejo.

Krom la Japanaj esperantistoj, For - Orientaj esperantistoj kontaktas ankaŭ kun esperantistoj de Ĉinio, Koreio kaj aliaj landoj. La Grupo de Vladivostokaj esperantistoj partoprenis en 1992 la 5–an Pacifikan Esperanto - Kongreson en Qingdao, vizitis Pekinon, Ĥarbinon kaj ties Esperanto–societojn.

Post unu jaro la grupo de ĵurnalistoj de «El Popola Ĉinio» vizitis Vladivostokon, Ĥabarovskon, Moskvon, Sankt-Peterburgon. Pri tiu interesa vojaĝo ili publikigis en sia revuo la grandan artikolon. En 2003 renoviĝis kontaktoj kun esperantistoj de najbaraj provincoj de Ĉinio.

La nuna prezidanto de Vladivostoka E-klubo A. Titajev dum siaj oficvojaĝoj partoprenis la aranĝojn de Korea Esperanto-Asocio kaj Seula Esperanto-kultura Centro. En majo 2001 fama korea Esperantisto, profesoro SO Gilsu oficvojaĝante Vladivostokon ne nur vizitis la lokan klubon, sed dum la oficialaj intertraktoj uzis Esperanton. En 2002 li vizitis per trajno kaj aviadilo multajn urbojn de For-oriento, Siberio kaj Centra regiono de Rusio kaj renkontiĝis tie kun lokaj geesperantistoj.

En 2000 denove estis lanĉita la informbulteno de Asocio de For - orientaj rusiaj esperantistoj sub la nova titolo “La Pacifika Kuriero”, kiu estas dissendata al multaj lokoj de Fora Oriento kaj Orienta Siberio, kaj esterlanden, plejparte al Japanio (Hokkajdo). La Hokkajdaj esperantistoj reciproke sendas sian «Heroldon de HEL».

En julio 2004 Vlaqdivostokon vizitis la eminenta franca biciklisto kaj esperantisto Zeferin Ĵegar, alinome Zef, kiu ekiris de Brest(Francio) por atingi Vladivostokon(Rusio) en laûeble plej malmulte da tempo, parte sur la spuroj de Michel Strogoff. Dum la restado-ripozo en Vladivovostoko okazis diversaj aranĝoj: preskonferenco, renkontiĝo kun samideanoj de la Esperanto-klubo "Pacifiko" k.t.p. En la specialan libron por la Honoraj vizitantoj de la Societo de Esploro de Amura Regiono Zeferin Ĵegar en skribis salutvortojn en Esperanto. Okazis rekta disaûdigo(30 minutoj) de la renkontiĝo kun de Zeferin Ĵegar en la regiona radiostacio “ Vladivostok”. Dum ĉiuj oficialaj kaj neoficialaj rendevuoj estis uzata nur nia kara lingvo Esperanto.

La estonto de nia granda regiono estas hela kaj alloga. En la sankta afero de firmigo de paco kaj amikeco gravan rolon daŭrigas ludi Internacia Lingvo Esperanto.

 

FJODOR POSTNIKOV-RUSA INĜENIERO KAJ ESPERANTISTO

 

Antaŭ tri jaroj rusiaj kaj usonaj esperantistoj festis 130-jariĝon de Fjodor Alekseeviĉ Postnikov kaj pasintjare okazis centjariĝo de la evento, ligita kun la nomo de tiu mirinda homo.

Ĝuste cent ses jaroj antaŭ en Vladivostokon post la fino de militinĝeniera akademio kaj aviadlernejo revenis el Peterburgo en rango de leŭtenanto Fyodor Alekseeviĉ Postnikov.

Unue Postnikov venis al For-oriento en la jaro 1891 kaj li komencis militservi en Ussurijska kozaka armeo apud vilaĝo Kamenj-Rybolov. Li venis tien post la fino de la lernejo nome de Imperiestro Pavel. Antaŭ la forveturo li konatiĝis kun L.Zamenhof kaj kun la lingvo Esperanto, kiun li ne lasis la tutan vivon.

Veninte al For–oriento F.A.Postnikov decidis fondi Esperanto-societon, komence en la vilaĝo Kamenj-Rybolov kaj poste en Vladivostoko. La societo ekzistis nelonge kaj nur en 1901 Postnikov post reveno el Peterburgo sukcesis refondi Esperanto-societon, kiun oni nomis «Vladivostoka filio de Peterburga societo «Espero», kiun Postnikov ĉefis dum du jaroj ĝis alveturo al Vladivostoko (1897–1899). Gvidante la Vladivostokan filion de societo ekde 1901 ĝis 1905 li klopodis disvastiĝi Esperanton en Japanio. Fama japana verkisto Ftabatej Ŝimej (Hasegaŭa), lerninte ĉe la Postnikov lecionojn de internacia lingvo. En la jaro 1906 li publikigis la unuan lernolibron por japanoj. Tie sur unu el paĝoj estas presita portreto de Fjodor Alekseeviĉ Postnikov kun subskribo «Patro de Esperanto -movado de Japanio.»

La domo de Postnikov en Vladivostoko situis sub monto en estinta strato «Lazarevskaja» (nun ĉi tiu iomete ŝanĝita domo sub numero 99 situas en strato Puskinskaja). Dum ses jaroj ĝi estis ankaŭ loĝloko de socia agado de Postnikov. Sur ekstera okcidenta flanko de la domo estis desegnita granda verda stelo sur blanka fono kiel simbolo de Esperanto.

Kio koncernas la militservon en Vladivostoko, kapitano Postnikov estis membro de Imperiestra Rusia Teknika societo. Li estis engaĝigita en krean laboron laŭ multaj direktoj, inkluzive de konstruado de diversaj domoj, fortikaĵoj, lumturoj kaj aliaj objektoj en haveno Vladivostoko kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Dum jaroj de militservo en korpuso de inĝenieroj Fjodor Alekseeviĉ vizitis Ĉinion, Germanion, Pollandon, Francion, Finnlandon, Aŭstralion, Hindion kaj Turkion.En februaro la jaro 1903, ricevinte dumonatan forpermeson, li foriris vojaĝi al Japanio kaj Usono.

En Ameriko li konatiĝis kun la rusa ortodoksa pastro. Fjodor Alekseeviĉ estis surprizita de la vivo de Amerika popolo kaj ties kredlibero. Li ekpensis pri elmigro el Rusio kaj pri transiro kun familio al Ameriko. Dum Rusi-Japania milito al Postnikov oni komisiis projekti kaj konstrui la sferan aerostaton dum plej mallonga tempo, ĉar atendi la aerostatoj de Rusio-Sankt-Peterburgo estis malfacile kaj longe pro la militaj kaŭzoj. Aerostaton oni proektis dum kelkaj horoj. Al ĝi oni donis nomon «Espero». En tiu tempo Postnikov kiel prezidanto de la loka Esperanto- societo aranĝis koncert-balon kies profitmonon uzis por pliboniĝo de financa stato de psikiatria hospitalo en la urbo Nikolsk-Ussurijsk. Multaj esperantistoj de diversaj landoj eksciis pri tio el gazetoj kaj ĵurnaloj eldonitaj en Rusio.

Ĉi tiuj intencoj kaj aranĝoj ne havis favoron flanke de la lokaj estroj. La pensoj pri elmigro tre ofte venis al kapo de Postnikov, kiu vidis neniujn perspektivojn en plibonigo de politica situacio en Rusio. Post la fino de Rusi-Japania milito la subkolonelo Postnikov rifuzis de milita servo, vendis la tutan sian havaĵon kaj forveturis al Ameriko.

Alveninte al USONO Postnikov ŝangis civitanecon, loĝante en Ameriko iutempe sub familnomo Fred A.Post. Li laboris en diversaj departementoj, projektis kaj konstruis pontojn, fervojojn kaj fervojstaciojn, konstruis sistemojn de akvoprovizo kaj akvoforigo, konstruaĵojn por la Panam-Pacifika internacia ekspozicio, por la dudekoketaĝa domo en San–Francisko kaj eĉ li servis en USONa armeo.

La tutajn jarojn de vivo en Ameriko (ek 1906 ĝis 1952) estis por F.Postnikov en konstanta zorgo pri Esperanto. Veninte en 1906 jaro al Kalifornio kaj havinte jam la grandan sperton de organizado kaj gvidado de la Esperanto-societoj en Peterburgo kaj Vladivostoko, li fondis la unuan Esperanto–rondon en urbo Berkeley, en kiu studis gestudentoj de la loka universitato. En la jaroj 1912–1914 li instruis Esperanton en diversaj superaj lernejoj de la urboj Berkeley kaj Oakland, dum somera tempo li organizis lecionojn en universitato de Ŝtato Kalifornio. En la jaro 1915 li organizis la 11-an internacian Esperanto-kongreson en San-Francisko, publikigis esperantan ĉiutagan jurnalojn – «Ekspozicio en Panamo» kaj «Pacifika Espero».

La milito interrompis kontaktojn inter esperantistoj de diversaj landoj. Post ĝia fino Fjodor Postnikov instruis Esperanton en Superaj lernejoj de la urboj Antioh kaj Pitsburg, en Oklenda Supera Teknika lernejo, en lernejo de la urbo San-Hose kaj eĉ en la asocio de aferemaj virinoj. En la jaro 1928 F.Postnikov iĝis prezidanto de la esperanto-societo en la urbo Berkeley, poste en la ŝtato Arkanzas gvidis esperanto–rondon en la urbo Little-Rock. En la jaro 1948 li partoprenis la 33-an internacian kongreson de la esperantistoj en la urbo Malmo (Svedio), al kiu kunvenis ĉirkaŭ 1700 delegitoj el 19 landoj, inter kiuj estis multaj korespondamikoj.

Ĝis la fino de sia vivo li donis lecionojn de la internacia lingvo, havis multnombran korespondadon, tutan «liberan» monon li fordonis por progreso de la Esperanto-movado de la mondo, kio fin-fine kaŭzis firmigon de paco kaj amikeco sur nia planedo.

Esperantistoj de Rusio, USONO kaj Japanio ĉiam memoros tiun mirindan homon-inĝeniero, oficiro, esperantisto kaj civitano de la tuta mondo.

 

 

INNOKENTIJ SERIŜEV – ORIENTALISTO KAJ ESPERANTISTO

En 1976 en Aŭstralio mortis bedaŭrinde al preskaŭ neniu konata Innokentij Seriŝev.Verkisto, kiu multe faris por rakonti al homoj pri famaj publikaj agantoj de kulturo. Tamen li mem estis tre interesa persono. Tre valoraj estas liaj rememoroj pri sia vivo en Siberio, revoluciaj eventoj dum la Civitana milito en For-Oriento. Valoras lia agado en Japanio, Ĉinio kaj Aŭstralio, liaj etnografiaj esploroj. Li mem estis talenta ĵurnalisto kaj aktiva esperantisto. Li vivis kiel migranto en diversaj landoj. Li estis efektiva aganto de Rusa geografia societo, ano de Societo de rusaj orientalistoj en Harbino, ano de Universala Esperanto- asocio en Ĝenevo, reprezentanto de Rusa fremdlanda historia arkivo en Prago. Li estis aŭtoro de multaj publikaĵoj kiuj estis eldonitaj en Eŭropo, Ĉinio, Japanio, Kanado, Usono, Aŭstralio kaj en aliaj landoj.

Innokentij Seriŝev naskiĝis en 1883 en Siberio apud lago Bajkalo. Lia patro estis pastro. Tiu fakto tre influis al sorto de Seriŝev. Post fino de lernejo li iĝis studento de teknologia instituto. Sed li vizitis lecionojn nur dum tri jaroj. Poste li komprenis, ke teknikaj sciencoj por li ne estas interesaj. Li foriris el la instituto kaj okupis sin pri teologio. Post tri jaroj en siberia urbo Ĉita li fariĝis pastro. En 1910 li havis ŝancon viziti multajn landojn de Eŭropo, kie li renkontiĝis kun diversaj esperantistoj. Tiu vojaĝo tre vastigis spiritan horizonton de la juna pastro.

Sed en 1917 vivo de Seriŝev subite ŝanĝiĝis. La Civitana milito devigis lin forlasi Siberion. Li rifuzis kunlabori kun bolŝevikoj (komunistoj) kaj decidis forveturi al la Ekstrema Oriento. Tio okazis en 1919. Poste li rememoris ke helpis al li en tiu periodo la lingvo Esperanto. En tiu tempo li jam havis 200 korespondantoj el 80 landoj. En Vladivostoko, kie estis aktiva Esperanto-societo, li sukcesis akiri vizon al Japanio - por lerni japanan lingvon.

Antaŭ ol trafi en Japanion li dum unu semajno loĝis en Vladivostoko. En la urbo li renkontiĝis kun lokaj esperantistoj. Inter ili estis notario Vanago – estro de societo “Espero” en Vladivostoko. Dank’al la samideanoj Seriŝev sukcesis ricevi necesan monsumon por viziti Japanion.

Pli ol du jarojn Seriŝev loĝis en Japanio. Li lernis japanan lingvon en la lernejo pere de edzino de pastro, kiu servis en Rusia ambasadejo. Perpiede li vizitis preskaŭ ĉiujn lokojn de Japanio. Li celis konatiĝi al diversaj metodoj de instruado en japanaj lernejoj. Li instruis Esperanton kaj rusan lingvon al du japanoj kaj per tio profitis. Baldaŭ Seriŝev ricevis invitilon de doktoro Osida, estro de Japana esperanta eldonejo, organizi en la lingva lernejo Esperanto-kursojn kaj aktive partopreni en kompilado de Japan - Esperanta vortaro. En tiu tempo en Japanio aktivis ĉirkau 35 Esperanto-societoj, kiuj funkciis en universitatoj kaj lernejoj.

Ankaŭ en Jokagamo estis fondita “Esperanta komerca korporacio”, kiu korespondis pri komercado per Esperanto.

Seriŝev ne sukcesis trafi en Usonon, kiel li planis antaŭe, kaj en 1922 li forveturis en Harbinon, kie li tuj organizis lecionojn en Societo de rusaj orientalistoj pri temo “La bazo de japana sistemo de klerigado”. Baldaŭ la lecionoj estis publikigitaj en “Azia heroldo”. Por havi panon li devis labori en presejo de Ĉin-Orienta fervojo. Samtempe Seriŝev faris grandan laboron por Esperanto. Li estis aktivisto en Societo de esperantistoj, kreis agitfoliojn, kiuj estis multnombre presitaj, verkis kelkajn grandajn artikolojn “Problemo de internacia lingvo”, kiuj estis publikigitaj en loka ĵurnalo. Sur la brusto li ĉiam portis Esperanto-insignon. Havante sperton de presisto, li dum unu jaro eldonis propran Esperanto-ĵurnalon. En Harbino Seriŝev komencis serioze esplori Ĉinion. Li interesiĝis pri religia vivo, kulturo de la popolo. Samtempe li ne forgesis konatigi ĉinojn, precipe studentojn, al internacia lingvo Esperanto. Seriŝev pasigis kelkan tempon en ĉefurbo de Ĉinio, kie li instruis lingvon en Pekina Esperanto-lernejo. Li daŭrigis ankaŭ esploron pri ĉina filozofio, lernis ĉinan lingvon kaj hieroglifojn.

Tamen politikaj eventoj devigis lin akiri vizon al Aŭstralio. Kaj denove helpis al li amikoj-esperantistoj. El Harbino Seriŝev veturis en Japanion, kaj post unu

monato en 1926 li atingas Aŭstralion. En Aŭstralio li kunlaboris kun multaj revuoj kaj ĵurnaloj, memstare eldonis du revuojn “Eklezio kaj Scienco” kaj “Vojo de elmigrinto”. Estas mirinde ke la lasta revuo (48 ekzempleroj) estis farita per ordinara tajpilo en hejmo de Seriŝev. Finfine lia intensa agado alportis fruktojn. En 1937 Seriŝev fondis unuan rusan eldonejon en Aŭstralio. La revuo “Rubeĵ” komunikis: “Post vasta agado kaj granda spirita energio pastor Innokentij Seriŝev sukcesis fondi en Sidneo unuan en Aŭstralio presejon, kio havas tre grandan kulturan signifon por multaj rusaj elmigrintoj kiuj translokiĝis en Aŭstralion”. En 1976 mortis agema misiisto de rusa kulturo en eksterlando, kaj aktiva esperantisto, kiu indas por ke oni ne forgesu lin.

Amir HisamutdinovTradukis G.Ŝlepĉenko

 




Поделиться с друзьями:


Дата добавления: 2014-12-26; Просмотров: 536; Нарушение авторских прав?; Мы поможем в написании вашей работы!


Нам важно ваше мнение! Был ли полезен опубликованный материал? Да | Нет



studopedia.su - Студопедия (2013 - 2024) год. Все материалы представленные на сайте исключительно с целью ознакомления читателями и не преследуют коммерческих целей или нарушение авторских прав! Последнее добавление




Генерация страницы за: 0.042 сек.