Студопедия

КАТЕГОРИИ:


Архитектура-(3434)Астрономия-(809)Биология-(7483)Биотехнологии-(1457)Военное дело-(14632)Высокие технологии-(1363)География-(913)Геология-(1438)Государство-(451)Демография-(1065)Дом-(47672)Журналистика и СМИ-(912)Изобретательство-(14524)Иностранные языки-(4268)Информатика-(17799)Искусство-(1338)История-(13644)Компьютеры-(11121)Косметика-(55)Кулинария-(373)Культура-(8427)Лингвистика-(374)Литература-(1642)Маркетинг-(23702)Математика-(16968)Машиностроение-(1700)Медицина-(12668)Менеджмент-(24684)Механика-(15423)Науковедение-(506)Образование-(11852)Охрана труда-(3308)Педагогика-(5571)Полиграфия-(1312)Политика-(7869)Право-(5454)Приборостроение-(1369)Программирование-(2801)Производство-(97182)Промышленность-(8706)Психология-(18388)Религия-(3217)Связь-(10668)Сельское хозяйство-(299)Социология-(6455)Спорт-(42831)Строительство-(4793)Торговля-(5050)Транспорт-(2929)Туризм-(1568)Физика-(3942)Философия-(17015)Финансы-(26596)Химия-(22929)Экология-(12095)Экономика-(9961)Электроника-(8441)Электротехника-(4623)Энергетика-(12629)Юриспруденция-(1492)Ядерная техника-(1748)

Societo de Esploro de Amura regiono




 

Unu el la unuaj publikaj organizaĵoj en la Ekstrema Oriento de Rusio, la Societo de Esploro de la Amura regiono (OIAK), estis fondita kiel scienc-kleriga societo en 1884. Kreis ĝin grupo de maristoj, militistoj, oficistoj kaj komercistoj de tiam ankoraŭ tre juna Vladivostoko. La unuaj paŝoj de la Societo estis direktitaj al “ĉiuflanka esplorado de baseno de la rivero Amuro, rusia marbordo de Pacifiko kaj apudaj al ĝi teritorioj” (Statuto de la OIAK 1887).

Fondintoj kaj unuaj anoj de la Societo preskaŭ ĉiuj ne estis profesiaj scientistoj. Tamen ili spite al multaj malfacilaĵoj partoprenis kaj organizis scienc-esplorajn ekspediciojn de geologio, etnografio, historio de indiĝenoj de la regiono. Dank’al ilia agado estis kolektitaj unikaj biblioteko kaj arkivo. Ili aranĝis kontaktojn ne nur kun diversaj rusiaj scienc-klerigaj organizaĵoj kaj individuaj sciencistoj, sed ankaŭ kun la eksterlandanaj.

Aktive kunlaboris kun la Societo kaj estis anoj de ĝi tiaj publikaj, sciencaj kaj administraj eminentuloj kiel D.Anuĉin, F.Busse, M.Venukov, M. Jankovskij, S.Makarov, V. Arsenjev, A.Ĉehov, la unua episkopo de Vladivostoko Evsevij, B. Pilsudskij, A.Ĉerskij, kaj multaj aliaj famaj personoj.

Bone pripensita ekonomia strategio de estraro de OIAK, subteno flanke de la urba kaj regiona administracioj, kreis fidindan materialan bazon. En komenco de dudeka jarcento estis konstruita domo por muzeo de la Societo, kreita Botanika ĝardeno, estis kolektitaj multaj unikaj ekspoziciaĵoj.

Kiel unua serioza atingo de la juna Societo estis aliĝo en 1894 al Rusa Geografia Societo, konservinte juran memstaron. Imperiestra familio oficiale prenis sur sin la patronecon de OIAK.

Al 1917, kiu forte ŝanĝis la sorton de Rusio, la Societo iĝis fortika, solida scienc–kleriga organizaĵo kun riĉaj arkivo kaj biblioteko, kun moralaj principoj, kiuj malproksimis de ĉiuj politikaj ambicioj.

La Societo travivis malfacilajn jarojn de la interveno, la Civilmiliton, komencan periodon de rekonstruado de detruita ekonomio. En fino de dudekaj jaroj, laŭ politika decido de regiona estraro, la Societo iĝis parto de ŝtata aparato, ĝia region-kleriga departemento.

Severaj tridekaj jaroj ne preterpasis la Societon. Sed eĉ dum politikaj reprezalioj, vasta elligado de libroj kaj historiaj dokumentoj el privataj bibliotekoj kaj arkivoj, ĝi sukcesis preskaŭ sen perdo konservi sian intelektan trezoron, kvankam multaj anoj de la Administra komitato estis arestitaj.

Dum postmilitaj jaroj en la regiono komencis fondiĝi ŝtataj sciencaj institucioj, kaj la Societo direktis sian atenton plejparte al aplikataj sciencoj, populariga agado inter junularo. Malgraŭ tio dum tiuj jaroj ĝi sukcesis realigi esplorajn laborojn sur insulo de Bering, entomologiajn ekspediciojn kie oni eltrovis novajn speciojn de animaloj.

Dum diversaj jaroj gvidis la Societon eminentaj scienculoj kaj publikaj agantoj V.Arsenjev, A.Kurencov, G.Hudjakov, la unua en la Mondo virino-kapitano A..Ŝĉetinina. Kiel scienca sekretario de la Societo dum multaj jaroj estis famaj regionaj esploristoj B.Suŝkov, N.Navindovskij.

En atmosfero de memkvietiĝo kaj stagnado de lastaj jaroj de la Soveta potenco, la Societo konstante organizis ekspedician kaj klerigan laboron. Kelkfoje reale estis imititaj vojaĝplanoj de rusaj navigistoj G.Nevelskoj, V.Bering. Oni sukcese efektivigis arkeologiajn laborojn sur Komandoraj insuloj, trovis kaj esploris nekonatajn bivakojn de prahomoj, praktike popularigis novajn specojn de fruktokulturoj.

Malfacilaj por la Societo estis naŭdekaj jaroj de pasinta jarcento. Ŝanĝiĝo de sociordo, moralaj principoj, apero de novaj ekonomiaj rilatoj kaŭzis fiaskon por multaj publikaj organizaĵoj en nia lando. Tamen la Societo ne nur sukcese konservis sin, sed eĉ progresis. Aperis novaj direktoj de agado, plu komplektiĝis la arkivo kaj biblioteko. Oni denove komencis eldoni revuon “Memornotoj de OIAK”, aliajn region–esplorajn eldonaĵojn. Al la Societo oni revenigis ĝian historian nomon – la Societo de esploro de la Amura regiono.

Nun en OIAK aktive funkcias kluboj kaj societoj “Vladivostoka fortikaĵo”, “Esperanto-klubo”Pacifiko”, “ Juna region-esploristo”, “ Mara historio” kaj aliaj. Denove aperis kontaktoj kun diplomataj reprezentejoj de Usono, Francio, Japanio, Pollando, Suda Koreio, kun sciencaj institucioj kaj universitatoj de Azia-Pacifika regiono.

Nun la biblioteko enhavas pli ol 110 000 librojn kaj ĵurnalojn el kiuj 10 000 estas eldonitaj fremdlingve,inkluzive de Esperanto. Ĉiujare la bibliotekon vizitas ĉirkaŭ 2000 legantoj.

En 2004 la Societo festis sian 120 jaran jubileon de sia ekzistado.

 

Vladimir Mann, Tradukis Gennadij Ŝlepĉenko

VLADIMIR KONSTANTINOVIĈ NEUPOKOEV

Novembre 2001 oni celebris la 110-jariĝon de la mar-klerigado en For-Oriento.

En tiu historio gravan rolon plenumis Vladimir Konstantinoviĉ Neupokojev, kiu ludis ne malpi gravan rolon ankaŭ en Esperanto-movado en la sama regiono.

Vladimir Konstantinoviĉ Neupokoev estis konata maroficiro-fororientano, organizanto de la mar-klerigado, sociaganto kaj esperantisto. En 1901 li partoprenis polusan ekspedicion de admiralo Stepan Makarov kiel astronomo kaj meterologo. En la jaroj 1901–1903 partoprenis hidorgrafikajn ekspediciojn en Pacifiko. Dum la rusi-japania milito en la jaroj 1904–1905 li oficis kiel komandato de militŝipoj “Tungus”, “Aleut” kaj “Ŝilka”. Aŭguste 1905 okazis maldungo de Neupokojev el la reala servo pro malsano kaj februare 1906 li fariĝis estro de Vladivosoka naviga lernejo.

Neupokoev estis ankaŭ gvidanto de aviadista rondo kaj prezidanto de Vladivostoka Esperantista Societo “Espero”. Li posedis Esperanton perfekte, same la francan kaj la anglan. En 1906 Neupokojev ne nur sukcesis altigi la mar-navigajn sciojn en Fora Oriento, sed ankaŭ restarigis la agadon de Vladivostoka Esperantista Societo, videble malfortiginta post la forveturo en 1905 de ĝia antaŭa prezidanto, fama persono en la urbo, Komandanto de aer-naviga parko Fjodor Postnikov. Pri la agado de Esperanto-societo skribis ne nur lokaj junaloj, sed ankaŭ gazetaro en Centra Rusio kaj eksterlande.

Sub la gvido de Neupokojev estis malfermitaj Esperanto-kursoj ĉe Popola Domo, Orienta Instituto, Vira kaj Urba gimnazioj, Marhaveno. En la marlernejo Esperanto estis deviga lernobjekto. En Esperanto oni legadis kaj relegadis la venintajn el Japanio verkojn de L. N.Tolstoj. Tiu speco de la “maldezirinda” agado ne povis preterpasi la atenton de la registaraj organoj kaj plurfoje kaŭzis al Neupokojev malagrablaĵojn. Tamen dank’ al sia alta aŭtoritato en la urbo Neupokojev daŭre restadis sur la posteno de la lernej-estro. Pli ol tio, en la lernejo ne estis portreto de la tiama rusa caro Nikolao II, kaj anstataŭ ĝi pendis portreto de la Esperanto-kreinto d-ro L. Zamenhof.

Malgraŭ la tre nezorgata kaj malfacila stato de la lernejo Neupokojev rilatis al siaj devoj kun granda energio kaj kompetento. Nur dank’ al la senlacaj zorgoj de la nova estro ekde la unuaj tagoj estis organizita la instruado, la lernejo laŭgrade ricevis sian konstruajon, aperis literaturo, lerniloj, instrumentoj, mapoj, parto el kiuj estis prunteprenata el la haltintaj por ripari ŝipojn. Multaj instruistoj alportis proprajn lernilojn kaj transdonis ilin al la kursanoj por la uzado. Al la lernejo estis donita konfiskita skuno, kiun la lernantoj propraforte riparis, kaj poste 15 lernantoj sub la gvido de la lernej-estroj fornavigis por praktiko. En 1910 en la havenon de Vladivostoko venis danlanda lerno-ŝipo “Viking”, kaj Neupokojev kun 8 lernantoj faris sur ĝi ĉirkaŭmondan vojaĝon. Dum la vojaĝo Neupokojev grave ekmalsanis kaj revenis al siaj devoj nur aŭguste 1911, sed marte 1912 forpasis.

En la rememoroj de la lernantoj Neupokojev estas prezentita kiel unu el la plej multsciaj militŝipaj kapitanoj, bonega oficiro, postulema al si mem kaj al siaj subuloj, rilatanta tre humane al la ŝipanoj. Ekster la ofico li kondutis kamaradece kun la ŝipanoj kaj oficiroj. Kiel lernej-estro li estis ne nur gvidanto, sperta instruisto, sed ankaŭ amiko de lernantoj. En malfacila minuto li ĉiam helpis materiale, penis establi subvenciojn por la senhavaj lernantoj. Post la lernej-fino li helpadis al la lernantoj ricevi laboron kaj daŭrigi lernadon.

Neupokojev estis ankaŭ bonega pedagogo: instruis astronomion kaj navigan sciencon. Li ĉiam prelegis kun intereso kaj entuziasmo, posedis solidajn sciojn kaj scipovis rapide kaj klare prezenti la necesan materialon. Krome, Neupokojev estis ĉiam preta helpi al malprogresantoj, ne avaris sian tempon. Ĉio ĉi permesis al Neupokojev dum mallonga tempo eltiri la maran lernejon el la malfacila stato, altigi la aŭtoritaton de ĝiaj lernantoj, proksimigi preparadon de la mara personaro al la modernaj postuloj de floto kaj vivo.

Neupokojev estis fama sociaganto. Oktobre 1908 en Vladivostoko kun lia aktiva partopreno estis kreita Mara Societo, kies prezidanto li estis ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. La Mara Societo kaj ĝia 10-persona Organiza Komitato kreis pilotajn kolektivojn en la For-Orienta regiono de Primorjeo, organizis vendadon de maraj kaj teknika literaturo, fondis marbibliotekon, aranĝis prelegojn, altiris novajn anojn, strebis pri-

servi la bordojn de Primorjeo ekskluzive per rusiaj sipoj kaj malaltigi la kvanton de fremdaj ŝipanaroj en ili.

La kursanoj de la nuntempa Mar-Naviga Akademio kaj civitanoj de For-Oriento, precipe esperantistoj povas fieri je tiu eminenta homo.

 

Aleksandr Titajev. Tradukis Ergarg Budagjan




Поделиться с друзьями:


Дата добавления: 2014-12-26; Просмотров: 498; Нарушение авторских прав?; Мы поможем в написании вашей работы!


Нам важно ваше мнение! Был ли полезен опубликованный материал? Да | Нет



studopedia.su - Студопедия (2013 - 2024) год. Все материалы представленные на сайте исключительно с целью ознакомления читателями и не преследуют коммерческих целей или нарушение авторских прав! Последнее добавление




Генерация страницы за: 0.007 сек.